Ir para a pagina inicial dos Grupos do Google    TEJO-AMERIKO
TEJO serĉas volontulon!

Ĥod <rodrigo....@gmail.com>

vidu ankaux http://www.tejo.org/eo/volontulu por pli bele formatita
pagxo. Bonvolu plusendi al tauxgaj listoj, se gxi ankoraux ne aperis tie.)

TEJO serĉas volontulon!
=======================

TEJO invitas vin kandidatiĝi por la posteno de plentempa TEJO-volontulo
en la Centra Oficejo en Roterdamo. TEJO-volontulo devas preti labori dum
10-18 monatoj (pli aŭ malpli longa daŭro esceptokaze ankaŭ eblas, ni
preferas almenaŭ tutan jaron) ekde tiam, kiam la periodo de volontulado
de la nuna TEJO-volontulo Paŭlo Ebermann finiĝos, do ekde septembro 2009
(preciza dato laŭ interkonsento). La limdato por kandidatiĝi estas
ĵaŭdo, la 16a de julio 2009 (alventempo de retmesaĝo aŭ paper-letero, ne
sendodato). Ni bonvenigas ĉiujn kandidatojn prezenti sin dum IJK (18a
ĝis 25a de Julio, Liberec, Ĉeĥio). Tamen, ĉeesto dum la IJK ne estas
kondiĉo.

TEJO strebas al tio, ke konstante estu TEJO-volontulo en Centra Oficejo,
kiu povu dediĉi cent elcentojn de sia labortempo al TEJO. Esti volontulo
signifas ne nur grave kontribui al la bonfarto de TEJO, sed samtempe
signifas spertan pliriĉiĝon ne nur personan, sed ankaŭ movadan. La
estraro limigas la dauron de volontulado al proksimume unu jaro, tiel
ebligante al multaj akiri tiujn spertojn. Kiel volontulo vi certe lernos
memstare labori kaj povas profundigi viajn spertojn en la sube
menciitajn taskojn, se viaj spertoj estas bazaj.

La TEJO-volontulo ankaŭ dum kongresoj (IJK kaj UK) kaj TEJO-seminarioj
estu la "vizaĝo" de la organizo, informante al membroj kaj aliaj
interesatoj pri agado, aranĝoj, servoj ktp de TEJO.

La TEJO-volontulo laŭeble:

    * havu tre bonan scipovon de Esperanto (legan, skriban kaj parolan)
    * scipovu la anglan – scipovo de aliaj lingvoj estos pozitive
konsiderata
    * ŝatu administran laboron
    * estu sperta pri komputil-uzado (retpoŝto, interreto,
tekstprilaborado, ktp)
    * havu profundajn konojn de la junulara Esperanto-movado
    * estu kapabla memstare preni decidojn
    * estu preta aktive kunlabori kun la estraro de TEJO rilate al la
ĝenerala funkciado de la organizo
    * havu konojn de la eŭropaj junularaj strukturoj kaj eŭropaj instancoj

La laboro konsistas el:

    * pritraktado de la poŝtaĵoj (paperaj kaj retaj) de TEJO
    * prizorgado de la TEJO-arkivo
    * administrado kaj prizorgado de kontaktoj kun eŭropaj kaj
neeŭropaj strukturoj kaj organizoj
    * aktiva subtenado de la agado de la estraranoj kaj komisiitoj de TEJO
    * aktiva kunlaborado en la verkado de subvencipetoj
    * aktiva kunlaborado en la aktualigo de la retpaĝoj de TEJO

La volontulo ricevas senpagan ĉambron en la CO kaj poŝmonon (nuntempe
115 eŭroj semajne), kiu sufiĉas por vivteni sin.

Kandidatoj sendu paperpoŝte al la Centra Oficejo aŭ retpoŝte al kaj
oficejo ĉe tejo.org kaj ĝen-sek ĉe tejo.org la jenajn dokumentojn
esperantlingve:

    * vivresumon (priskribantan viajn studojn, kursojn, spertojn ktp)
    * motivigan leteron (priskribantan kial vi volas volontuli por TEJO)
    * laŭeble pruvilojn de la supre postulataj kapabloj
    * laŭeble rekomendleteron de ekzemple landa Esperanto-organizo.

Grave:

La volontulo devas esti individua membro de TEJO. Momente TEJO-volontulo
devas daŭre labori en la Centra Oficejo en Roterdamo. Nunaj kondiĉoj en
Nederlando ne permesas al TEJO akiri labor- aŭ restad-permeson por
necivitanoj de Eŭropa Unio. Tial la kandidato devas mem havi rajton
laŭleĝe restadi dum la necesa periodo sur la teritorio de Nederlando.

--
Verdajn brakumojn el la plej verda loko de la tuta mondo,

Sammondane,
Ĥod