Orkut Gmail Agenda Docs Web mais »
Grupos visitados recentemente | Ajuda | Acessar
Página inicial dos Grupos do Google
Mensagem sobre o tópico Nova redaktisto por TEJO Tutmonde serĉata
O grupo no qual você está postando é um grupo da Usenet. As mensagens postadas neste grupo farão com que o seu e-mail fique visível para qualquer pessoa na internet.
Sua resposta não foi enviada.
Postagem publicada
 
De:
Para:
Cc:
Encaminhar para
Adicionar Cc | Adicionar Encaminhar para | Editar Assunto
Assunto:
Validação:
Com o objetivo de verificação, digite os caracteres que você vê na figura abaixo ou os números que ouvir ao clicar no ícone de acessibilidade. Ouça e digite os números que ouvir
 
Boris-Antoine Legault  
Ver perfil   Traduzir para Traduzido (ver original)
 Mais opções 16 mar, 12:58
De: Boris-Antoine Legault <boris.lega...@gmail.com>
Data: Mon, 16 Mar 2009 11:58:32 -0400
Local: Seg 16 mar 2009 12:58
Assunto: Re: [TEJO-AMERIKO] Nova redaktisto por TEJO Tutmonde serĉata
saluton !

mi esperas ke mi ne ofendos iun, sed laux mi la demando estas : cxu
entute utilas uzi monon, tempon kaj energion por prizorgi membran
gazeton kiu estas maksimume legita de eble 300 homoj (cxar nemembroj
havas neniun aliron al gxi). Mi ne scias pri la sendo kostoj kaj preso
kostoj sed cxu ili ankaux ne estas iom altaj ?

Cxu ne pli bone aux uzi tiujn 400Eurojn por plibonigi retajn kaj
aliajn servojn, aux almenaux ankaux senpage disdoni rete la gazeton
TEJO-tutmonde al kiu ajn scivolemas pri la junulara a
esperanto-movado.

Mi nun tro maljunas por membrigxi tejo-n, sed se mi povus, sxajnas al
mi ke cxefa decido membrigxi ne estus cxu mi ricevos la membro-gazeton
aux ne.

/boris

2009/3/16 Ĥod <rodrigo....@gmail.com>:

> Karaj,
> mi kaj scias kaj certas ke ĉi tie estas kompetentuloj por tia tasko. Do,
> bonvolu konsideri (:
> ---------- Forwarded message ----------
> From: Marcos Cramer <marcos.cra...@gmail.com>
> Date: 2009/3/15
> Subject: [TEJO-komitato] Nova redaktisto por TEJO Tutmonde serĉata
> To: "Diskutlisto por la TEJO-komitato." <tejo-komit...@listoj.ikso.net>

> Saluton, karaj komitatanoj!

> eble vi jam aŭdis aŭ legis, ke mi forlasos mian postenon de redaktisto de
> TEJO Tutmonde. Ĉi-sube estas alvoko por kandidatiĝo por ĉi tiu posteno.
> Bonvolu disvastigi ĝin ankaŭ inter aktivaj junuloj en via lando.

> Amike,

> Marcos

> ----

> Nova redaktisto por TEJO Tutmonde serĉata

> Ĉu vi bone regas Esperanton, bone konas la Esperanto-movadon, ŝatas verki
> kaj redakti, sed ĝis nun ne havis okazon apliki viajn talentojn por la bono
> de Esperanto? Jen perfekta ŝanco por vi! La nuna redaktisto redaktos TT-on
> ĝis Junio 2009. Do, ni serĉas novan redaktiston kiu povos eklabori en Junio.

> Kandidato por la TT-redaktista posteno havu:
> – Bonegan lingvoscipovon
> – Profundan konon de la junulara Esperanto-movado specife kaj la Movado
> ĝenerale
> – Kapablon redakti kaj revortumi eĉ la plej malfacilajn (foje burokratecajn)
> artikolojn/raportojn
> – Kapablon instigi/varbi kontribuantojn
> – Kapablon kunlabori kun la redaktisto de Kontakto por samtempigi la
> prespretiĝon de TT kun tiu de Kontakto
> – Kapablon mem grafiki/enpaĝigi, aŭ havu helpanton kiu povas tion fari (la
> nuna redaktisto povas iom helpi al la sekva redaktisto lerni uzi simplan
> komputilan programon por enpaĝigo, se tiu jam havas sufiĉe da bazaj
> komputilaj kapabloj)

> La redaktisto de TEJO Tutmonde ricevas honorarion de 400 eŭroj jare.

> La nova redaktisto eklaboru ekde la mezo de Junio. Por ke la postentransdono
> povu okazi kiel eble plej senprobleme, la nuna redaktisto planas helpi al la
> nova redaktisto ĉe lia unua numero (kiu devos esti preta meze de Aŭgusto).

> Por informoj pri la redakta laboro mem, kontaktu Marcos CRAMER
> (tejo-tutmo...@tejo.org ).

> Por kandidatiĝi sendu viajn vivresumon kaj kandidatiĝan leteron ĝis la fino
> de Aprilo al la Ĝenerala Sekretario de TEJO – Anna-Laura WICKSTRÖM
> (gxen-...@tejo.org)
> _______________________________________________
> TEJO-komitato mailing list
> TEJO-komit...@listoj.ikso.net
> http://listoj.ikso.net/mailman/listinfo/tejo-komitato

> --
> Verdajn brakumojn el la plej verda loko de la tuta mondo,

> Sammondane,
> Ĥod


    Responder ao autor    Encaminhar  
É necessário Acessar antes de postar mensagens.
Para postar uma mensagem você precisa primeiro participar deste grupo.
Atualize seu apelido na página de configurações da inscrição antes de postar.
Você não tem a permissão necessária para postar.

Criar um grupo - Grupos do Google - Página inicial do Google - Termos de Uso - Política de Privacidade
©2009 Google