Ir para a pagina inicial dos Grupos do Google    TEJO-AMERIKO
Re: [TEJO-AMERIKO] Novaĵoj pri Manaŭo kaj Amazonio

Rogener Pavinski <alkemii...@gmail.com>

Saluton Ĥod!
Mi deziras bonŝancon! Mi bedaŭrinde ne havas sperton pri instruadon.
Esploru ankaŭ ĉe la listo de BEJO, mi pensas ke kelkaj tie jam gvidis
kursojn ĉe universitatoj!

amike
Rogener

Ĥod escreveu:

> Karaj,

> mi ĵus konatiĝis kun ino kiu graduiĝas pri Lingvistiko en UFAM
> (Federala Universitato de Amazonio-Ŝtato). Ŝi scivolemas pri esperanto
> kaj pretis aranĝi rimedojn por ke ni okazigu kurson en la
> universitato! Aldone al tio, ŝi ankaŭ invitos min partopreni debaton
> kaj seminarion pri lingvaj-rajtoj ktp.

> Espereble, ekde nun, mi nur havos bonajn novaĵojn! Miopinie, tio bonas
> kaj taŭgas ĉar tio plifortigas la Amazonian movadon.

> Malgraŭ ĉio, mi scivolemas pri viaj instruo-spertoj en universitatoj.
> Ĉu iu emas dividi vivspertojn?

> --
> Verdajn brakumojn el la plej verda loko de la tuta mondo,

> Sammondane,
> Ĥod