Ir para a pagina inicial dos Grupos do Google    TEJO-AMERIKO
Pasporta Servo 2.0

Ĥod <rodrigo....@gmail.com>

Finfine, kaj plezure mi resendas la suban mesaĝon! Gratulojn al Joop kaj la
PS-teamo!*

Karaj gastigantoj de Pasporta Servo, *

*Ni ghojas ke ni povas prezenti al vi la alighsistemon al la nova Pasporta
Servo! *

*Post plurmonata laboro la PS-teamo jhus finpreparis la alighsistemon de la
nova retejo www.pasportaservo.org kaj por la unua fojo, ni petas vin plenumi
anstatau la ghis nun kutima papera alighilo la tutnovan retan alighilon. La
reta aligho plenumas la saman funkcion: Vi aperos kiel gastiganto de
Pasporta Servo en la PS-libreto, kaj en la nova retpagho
www.pasportaservo.org. *

*Simple iru al www.pasportaservo.org kaj alklaku Membrighi, supre en la
pagho. Post plenigo de la kampoj kaj akcepto de la uzokondichoj, vi ricevos
pasvorton en via retposhto. Per chi tiu pasvorto vi povas eniri la pagharon
kaj poste aldoni detalojn pri gastigado. Ne forgesu eniri la paghon post
ricevo de la pasvorto kaj tie aldoni la gastigo-detalojn, char alikaze neniu
povos kontakti vin pri gastigo!*

*
*

   -

   *Kiel mi alighu al la nova sistemo?
   Simple iru en la retejon www.pasportaservo.org kaj klaku al ...*

   -

   *Mi ja pretas alighi en la reto, sed tamen volas ke gastoj anoncu sin
   telefone au per paperletero. Kion fari?
   Tamen alighu en la reto, kaj simple indiku ke gastoj kontaktu vin nur per
   telefono au paperposhto. *

   -

   *Mi ne volas ke miaj telefonnumero kaj adreso aperu en la interreto, chu
   mi tamen alighu?
   Senprobleme! Vi povas facile elekti ke viaj adreso kaj telefonnumero ne
   aperos en la interreto, kaj ke gastoj kontaktu vin per la retpagho sen vidi
   vian retadreson. *

   -

   *Kiam malfermighos la nova retejo www.pasportaservo.org?
   La retejo malfermighos lauplane la 8a de majo. *

   -

   *Mi faris eraron kiam mi entajpis miajn datenojn, au poste shanghis mian
   telefonnumeron. Kion mi faru?
   En la nova sistemo, tio ne plu estos problemo! Vi facile povas ensaluti
   kaj shanghi viajn datenojn. *

   -

   *Kiam aperos la papera eldono?
   Ghi aperos komence de junio 2009. *

   -

   *Ghis kiam mi povas alighi por aperi en la venonta papera eldono?
   Ni petas ke vi alighu plejeble baldau, sed almenau ghis la 17a de majo
   2009*

   -

   *Mi volas alighi kiel gastiganto, sed preferas paperan alighilon. Al kiu
   mi min turnu?
   Bv. sin turni al la Centra Oficejo de TEJO/UEA, Nieuwe Binnenweg 176,
   NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando.
   Vi povas ech alighi per telefono! Simple alvoku la Centran Oficejon kaj
   petu la TEJO-oficejo dum ofic-horoj, lunde - vendrede de 9a ghis 16a, +31 10
   43 6 1044 *

*Kara PS-gastiganto, ni multe dankas al vi pro via subteno de Pasporta Servo.
Ankau ni dankas al vi pro via pacienco, kiun ni postulis pro la
novprogramado de la retpagho. Ni esperas ke dank'al la nova teknologio kaj
via daura subteno PS havos prosperan estontecon. *

*Sincere salutas vin*
*Joop Kiefte, PS-komisiito
Gregor Hinker, prezidanto de TEJO*

--
Verdajn brakumojn el la plej verda loko de la tuta mondo,

Sammondane,
Ĥod