Estimataj,
mi ekverkis blogon kies celo estas montri, diskuti kaj debati pri la nuna
naturmedia krizo. Tie mi montras aspektojn kiuj koncernas al sociemaj,
naturprotektemaj kaj pacemaj demandoj.
Mi loĝas en Amazonio, tial mi plej ofte priparolos ĝin. Sed, certe mi volas
skribi pri aliaj mondaj aspektoj de la problemaro. Mi, ekzemple, jam skribis
pri:
* la nemorala balenfiŝado kiun la japana registaro financas
* Ĉijara Monda Socia Forumo (mi ĉeestis)
* La spuro de la bovaro en Amazonio
* Kio okazos post la protokolo de Kjoto (Kopenhago 2009)
* La tutmonda varmiĝo kaj la popoloj de Amazonio
Do, se vi interesiĝas bonvolu komenti! Unue, ĉar gravegas scii la opinion de
la legantoj, due ĉar Ipernity ĝisdatigos la blogon kaj ĝi estos pli videbla,
konsekvence pli da personoj scios pri ĝi, kaj legos. Kaj tiu estas la ĉefa
celo: diskonigi informojn kaj ideojn.
Mi klopodas verki ion novan almenaŭ unufoje ĉiu semajno, tial mi akceptas
konsilojn kaj demandojn!
Tial, bonvolu kontroli ĉe:
http://www.ipernity.com/blog/hod
--
Verdajn brakumojn el la plej verda loko de la tuta mondo,
Sammondane,
Ĥod