> saluton !
> mi esperas ke mi ne ofendos iun, sed laux mi la demando estas : cxu
> entute utilas uzi monon, tempon kaj energion por prizorgi membran
> gazeton kiu estas maksimume legita de eble 300 homoj (cxar nemembroj
> havas neniun aliron al gxi). Mi ne scias pri la sendo kostoj kaj preso
> kostoj sed cxu ili ankaux ne estas iom altaj ?
> Cxu ne pli bone aux uzi tiujn 400Eurojn por plibonigi retajn kaj
> aliajn servojn, aux almenaux ankaux senpage disdoni rete la gazeton
> TEJO-tutmonde al kiu ajn scivolemas pri la junulara a
> esperanto-movado.
> Mi nun tro maljunas por membrigxi tejo-n, sed se mi povus, sxajnas al
> mi ke cxefa decido membrigxi ne estus cxu mi ricevos la membro-gazeton
> aux ne.
> /boris
> 2009/3/16 Ĥod <rodrigo....@gmail.com>:
>> Karaj,
>> mi kaj scias kaj certas ke ĉi tie estas kompetentuloj por tia tasko. Do,
>> bonvolu konsideri (:
>> ---------- Forwarded message ----------
>> From: Marcos Cramer <marcos.cra...@gmail.com>
>> Date: 2009/3/15
>> Subject: [TEJO-komitato] Nova redaktisto por TEJO Tutmonde serĉata
>> To: "Diskutlisto por la TEJO-komitato." <tejo-komit...@listoj.ikso.net>
>> Saluton, karaj komitatanoj!
>> eble vi jam aŭdis aŭ legis, ke mi forlasos mian postenon de redaktisto de
>> TEJO Tutmonde. Ĉi-sube estas alvoko por kandidatiĝo por ĉi tiu posteno.
>> Bonvolu disvastigi ĝin ankaŭ inter aktivaj junuloj en via lando.
>> Amike,
>> Marcos
>> ----
>> Nova redaktisto por TEJO Tutmonde serĉata
>> Ĉu vi bone regas Esperanton, bone konas la Esperanto-movadon, ŝatas verki
>> kaj redakti, sed ĝis nun ne havis okazon apliki viajn talentojn por la bono
>> de Esperanto? Jen perfekta ŝanco por vi! La nuna redaktisto redaktos TT-on
>> ĝis Junio 2009. Do, ni serĉas novan redaktiston kiu povos eklabori en Junio.
>> Kandidato por la TT-redaktista posteno havu:
>> – Bonegan lingvoscipovon
>> – Profundan konon de la junulara Esperanto-movado specife kaj la Movado
>> ĝenerale
>> – Kapablon redakti kaj revortumi eĉ la plej malfacilajn (foje burokratecajn)
>> artikolojn/raportojn
>> – Kapablon instigi/varbi kontribuantojn
>> – Kapablon kunlabori kun la redaktisto de Kontakto por samtempigi la
>> prespretiĝon de TT kun tiu de Kontakto
>> – Kapablon mem grafiki/enpaĝigi, aŭ havu helpanton kiu povas tion fari (la
>> nuna redaktisto povas iom helpi al la sekva redaktisto lerni uzi simplan
>> komputilan programon por enpaĝigo, se tiu jam havas sufiĉe da bazaj
>> komputilaj kapabloj)
>> La redaktisto de TEJO Tutmonde ricevas honorarion de 400 eŭroj jare.
>> La nova redaktisto eklaboru ekde la mezo de Junio. Por ke la postentransdono
>> povu okazi kiel eble plej senprobleme, la nuna redaktisto planas helpi al la
>> nova redaktisto ĉe lia unua numero (kiu devos esti preta meze de Aŭgusto).
>> Por informoj pri la redakta laboro mem, kontaktu Marcos CRAMER
>> (tejo-tutmo...@tejo.org ).
>> Por kandidatiĝi sendu viajn vivresumon kaj kandidatiĝan leteron ĝis la fino
>> de Aprilo al la Ĝenerala Sekretario de TEJO – Anna-Laura WICKSTRÖM
>> (gxen-...@tejo.org)
>> _______________________________________________
>> TEJO-komitato mailing list
>> TEJO-komit...@listoj.ikso.net
>> http://listoj.ikso.net/mailman/listinfo/tejo-komitato
>> --
>> Verdajn brakumojn el la plej verda loko de la tuta mondo,
>> Sammondane,
>> Ĥod