Web Imagens Vídeos Mapas Notícias Orkut Gmail mais »
Grupos visitados recentemente | Ajuda | Acessar
Página inicial dos Grupos do Google
MSN-Mesagxilo / Esperanto
Há um número excessivo de tópicos que aparecem em primeiro plano neste grupo. Para fazer com que este tópico apareça primeiro, elimine essa opção de um outro tópico.
Erro ao processar a solicitação. Tente novamente.
sinalizar
  9 mensagens - Recolher todas  -  Traduzir tudo para Traduzido (ver todos os originais)
O grupo no qual você está postando é um grupo da Usenet. As mensagens postadas neste grupo farão com que o seu e-mail fique visível para qualquer pessoa na internet.
Sua resposta não foi enviada.
Postagem publicada
 
De:
Para:
Cc:
Encaminhar para
Adicionar Cc | Adicionar Encaminhar para | Editar Assunto
Assunto:
Validação:
Com o objetivo de verificação, digite os caracteres que você vê na figura abaixo ou os números que ouvir ao clicar no ícone de acessibilidade. Ouça e digite os números que ouvir
 
Golbery  
Ver perfil   Traduzir para Traduzido (ver original)
 Mais opções 3 mar, 23:03
De: Golbery <golb...@gmail.com>
Data: Tue, 3 Mar 2009 18:03:58 -0800 (PST)
Local: Ter 3 mar 2009 23:03
Assunto: MSN-Mesagxilo / Esperanto
Karaj,

Mi sugestas ke ni kreu babilejon per MSN-Tuj-Mesagxilo. Fakte, mi jxus
kreis gxin! :D

Aldonu jenan adreson:
group101...@groupsim.com

Cxi tiu babilejo similas al la malnova IRC. Cxu vi memoras pri gxi?
Tiel, la babilejo havos administrantojn kiuj zorgos pri la cxambro,
ktp. Tiel kiel en IRC.

Eniru kaj invitu aliajn. Al mi, estus interesa, ke la partoprenantoj
estu el diversaj landoj.

Golbery.


    Responder ao autor    Encaminhar  
É necessário Acessar antes de postar mensagens.
Para postar uma mensagem você precisa primeiro participar deste grupo.
Atualize seu apelido na página de configurações da inscrição antes de postar.
Você não tem a permissão necessária para postar.
Ĥod  
Ver perfil   Traduzir para Traduzido (ver original)
 Mais opções 5 mar, 14:42
De: Ĥod <rodrigo....@gmail.com>
Data: Thu, 5 Mar 2009 13:42:41 -0400
Local: Qui 5 mar 2009 14:42
Assunto: Re: [TEJO-AMERIKO] MSN-Mesagxilo / Esperanto

2009/3/3 Golbery <golb...@gmail.com>

Tre interesa afero, Golby! Ĉu mi bone memoras, antaŭe estis
le...@hotmail.com, ĉu ne? Ĝi funkciis tiel maniere,  sed ĝi malaperis...

Kaj nun, kiel fari tion? Jam de longe mi ne uzas na MSN...
--
Verdajn brakumojn el la plej verda loko de la tuta mondo,

Sammondane,
Ĥod


    Responder ao autor    Encaminhar  
É necessário Acessar antes de postar mensagens.
Para postar uma mensagem você precisa primeiro participar deste grupo.
Atualize seu apelido na página de configurações da inscrição antes de postar.
Você não tem a permissão necessária para postar.
Boris-Antoine Legault  
Ver perfil   Traduzir para Traduzido (ver original)
 Mais opções 5 mar, 15:29
De: Boris-Antoine Legault <boris.lega...@gmail.com>
Data: Thu, 5 Mar 2009 10:29:27 -0800 (PST)
Local: Qui 5 mar 2009 15:29
Assunto: Re: MSN-Mesagxilo / Esperanto
Saluton al vi ĉiuj !

Estas tre interesaj ideoj kaj bela entuziasma ĉe ĉi-tiu listo. Mi jam
komunikis pere de ĉi-listo antaŭe, sed mi forgesis prezenti min. Do mi
estas Boris-Antoine Legault (boriso), kaj mi loĝas en Kanado (proksime
de Otavo kaj Montrealo). Interalie, mi estas komisiito de la Amerika
Komisiono. Ĝis nun tie, mi ĉefe helpis pri reta agado kaj prizorgas
nian komunan retejon : www.ameriko.org. Mi ankaŭ estis unu el la
organizantoj de TAKE lastjare kaj helpis al okazigo de la reta
konferenco kiun kelkaj menciis en aliaj mesaĝoj. Ĝenerale, mi ne plu
esperas je rapida kresko de esperanto (almenaŭ en mia lando) en la
"reala" socio, sed koncentriĝas pli kaj pli pri reta agado (kiu cetere
estas laŭ mi idee eĉ pli interesa ĉar translima). Mia plendo pri la
nuna reta esperantujo estas ke ĝi ne estas bone strukturita :
malfacilas trovi kion oni serĉas, pluraj kreas propran blogejon aŭ
novaĵejon, sonregistradojn aŭ filmetojn, ktp (foje tre interesajn
enhave sed malbrilaj teĥnike). Tiuj retejoj restas nekonataj de la
plejmulto. Ne ekzistas bonaj centraj lokoj por la tutmonda
esperantistaro. Ne ekzistas amaskomunikila strukturo por
esperantistoj. Pro tio mi kreis kaj daŭre prizorgas la retejon
"www.gazetejo.org" kaj de antaŭ nelonge ankaŭ prizorgas la retejon
mondakalendaro.org, lerte kreita de Joan Catala. Mi havas kelkajn
aliajn ideojn por tutmondaj retaj esperantaj agadoj, sed bedaŭre
mankas la tempo realigi ilin.

Ĉiuokaze, por reveni al la temo, mi havas alian proponon pri reta
babilado. Anstataŭ IRC* aŭ MSN*, mi proponas ke oni ekuzu komunan
esperantan retejon por niaj skribaj retkonferencoj  -- mia celo estas
ke iom post iom ĝi estu la ĉefa retloko por simplaj retaj renkontiĝoj
(t.e. nevoĉaj, nevideaj). Tiel facile oni povus interkomuniki dum
samtempaj sed malsamlokaj kongresoj, oni povus retdiskuti strategiajn
temojn dum oficialaj retkunvenoj, okazigi retajn kursetojn,
informsesiojn, ktp. Eventuale, povus esti (agrablaj kaj kompetentaj)
voluntuloj por respondi al demandoj de neesperantistoj plurlingve,
ktp, ktp. Tiujn eventojn oni anoncus rekte ĉe www.fenestro.net sed
ankaŭ ĉe mondakalendaro.org.

Do, jen mi ĵus kreis retejon tiucele : www.fenestro.net. Ĝi funkcias
pere de la programo Drupal, tiel ke aldoni uzeblecojn preskaŭ
senlimas. Nun troviĝas nur simpla babilejo kun babilĉambro : tejo-
ameriko (www.fenestro.net/tejo-ameriko). Oni nun ne devas membriĝi la
retejon por partopreni la diskutojn (sed tion oni povus ŝanĝi
eventuale). Mi do proponas al vi prov-uzi tiun simplan por eventualaj
babiladoj.

Lasta komento : en la venontaj monatoj mi ne havas multan tempon por
kreskigi la retejon (traduki, aldoni pliajn ilojn, plibeligi, ktp) sed
jam ĝi estas uzebla. Se iu ŝatas la ideon kaj volas helpi, bonvole
kontaktu min, mi donos al vi pliajn rajtojn por evoluigi la retejon.

Notu ke plia advantaĝo (krom la supre menciitaj ideoj) uzi retejon
anstataŭ IRC, MSN aŭ similaj estas ke ne necesas instali programon,
kaj tiel eblas uzi ĝin ie ajn, sen grandaj teĥnikaj kapabloj.

mi plej amike salutas vin,
boriso

On 5 mar, 12:42, Ĥod <rodrigo....@gmail.com> wrote:


    Responder ao autor    Encaminhar  
É necessário Acessar antes de postar mensagens.
Para postar uma mensagem você precisa primeiro participar deste grupo.
Atualize seu apelido na página de configurações da inscrição antes de postar.
Você não tem a permissão necessária para postar.
Martin Schäffer  
Ver perfil   Traduzir para Traduzido (ver original)
 Mais opções 5 mar, 17:18
De: Martin Schäffer <esperan...@gmail.com>
Data: Thu, 5 Mar 2009 14:18:31 -0600
Local: Qui 5 mar 2009 17:18
Assunto: Re: [TEJO-AMERIKO] Re: MSN-Mesagxilo / Esperanto

Saluton!

Mi tre dankas al vi pro viaj kontribuoj. Verdire mi ne tute bone komprenis
la aferon rilate al fenestro.net.

Laŭ mi estus bone oferti al la homoj retbabiladon je iu specifa horo kaj
eble pri iu specifa temo. La homoj havu la eblecon krei proprajn, publikajn
aŭ privatajn babilejojn.

Ekzemple ĉe Lernu kelkfoje aperas homoj kiuj ankoraŭ ne scias multon pri
Esperanto kaj oni forpelas ilin. Tiajn homojn oni povus inviti al babilejo,
kie oni povas paroli en la angla aŭ en la hispana pri Esperanto. Se tiu
babilejo estus uzebla plurlingve ĝi eĉ taŭgus por homoj kiuj tute ne
interesiĝas pri Esperanto (kaj iomete varbus por ĝi, se en la paĝo oni
ekzemple enmetus ligon al Lernu aŭ simile), sed plej verŝajne tio estus tro
ambicia projekto.

Amike, Martin

2009/3/5 Boris-Antoine Legault <boris.lega...@gmail.com>

--
Esperanto die Internationale Sprache
http://www.esperanto.de
Esperanto - idioma internacional
http://www.esperanto-mexico.org
http://www.esperanto.es

    Responder ao autor    Encaminhar  
É necessário Acessar antes de postar mensagens.
Para postar uma mensagem você precisa primeiro participar deste grupo.
Atualize seu apelido na página de configurações da inscrição antes de postar.
Você não tem a permissão necessária para postar.
Ĥod  
Ver perfil   Traduzir para Traduzido (ver original)
 Mais opções 5 mar, 17:34
De: Ĥod <rodrigo....@gmail.com>
Data: Thu, 5 Mar 2009 16:34:14 -0400
Local: Qui 5 mar 2009 17:34
Assunto: Re: [TEJO-AMERIKO] Re: MSN-Mesagxilo / Esperanto

2009/3/5 Martin Schäffer <esperan...@gmail.com>

Verŝajne, ankaŭ mi mise komprenis fenestro.net. Ĉu la "afiŝado" estas kiel
sendi mesaĝon per la tujmesaĝilo de lernu?

Kaj mi samopinias, Martin, ni bezonas tiajn babilejojn, kvankam ili eble, en
la unuaj momentoj, malkunigos personojn. Sed mi opinias, ke ni, juna
aktivularo, nepre pretu ĉeesti kaj vigligi. Ekzemple, dum mi deĵoras, mi
povus resti tie, kvankam mi ne povos ĉiam partopreni, mi povus respondi
dubojn ktp. Poste, iu ajn povus ĉeesti tie por fari tian laboron. Mi povus
resti samtempe ĉe la TEJO-ejo kaj portugallingvejo. Mi ankaŭ opinias ke ni
nepre havu ejon kie ni povus instigi juna-aktiviĝojn (ekhelpi TEJO, aliĝi al
landaj sekcioj, diskuti agadmanierojn disajn ktp).
--
Verdajn brakumojn el la plej verda loko de la tuta mondo,

Sammondane,
Ĥod


    Responder ao autor    Encaminhar  
É necessário Acessar antes de postar mensagens.
Para postar uma mensagem você precisa primeiro participar deste grupo.
Atualize seu apelido na página de configurações da inscrição antes de postar.
Você não tem a permissão necessária para postar.
Boris-Antoine Legault  
Ver perfil   Traduzir para Traduzido (ver original)
 Mais opções 5 mar, 17:34
De: Boris-Antoine Legault <boris.lega...@gmail.com>
Data: Thu, 5 Mar 2009 15:34:35 -0500
Local: Qui 5 mar 2009 17:34
Assunto: Re: [TEJO-AMERIKO] Re: MSN-Mesagxilo / Esperanto
kara Martin !

www.fenestro.net estas reta babilejo, kiun oni povas uzi por havi
retajn diskutojn, ĉu ĝeneralajn kiel la babilejo de lernu, ĉu
specifajn kiel "retaj kunsidoj", "informsesioj retaj", "amikaj
babiladoj", "interkongresaj babiladoj", "respondo al lingvaj aŭ
movadaj demandoj por ne-esperantistoj", ktp. En la retejo oni povas
krei kiom ajn da babilĉambroj oni volas, laŭ la bezono. La babilejo
estas ankaŭ retejo, tiel povas esti aliaj aferoj en ĝi, ekzemple
novaĵoj, ligiloj, ktp.

La ideo estas ke oni havu centran (tutmondan) lokon por interrete
komuniki, same kiel estas centra loko por interrete lerni esperanton,
aŭ centra loko por anonci pri eventoj en esperantujo
(mondakalendaro.org) kaj centra loko por ĝui gazetojn, ktp.

2009/3/5 Martin Schäffer <esperan...@gmail.com>:


    Responder ao autor    Encaminhar  
É necessário Acessar antes de postar mensagens.
Para postar uma mensagem você precisa primeiro participar deste grupo.
Atualize seu apelido na página de configurações da inscrição antes de postar.
Você não tem a permissão necessária para postar.
Boris-Antoine Legault  
Ver perfil   Traduzir para Traduzido (ver original)
 Mais opções 5 mar, 17:40
De: Boris-Antoine Legault <boris.lega...@gmail.com>
Data: Thu, 5 Mar 2009 15:40:42 -0500
Local: Qui 5 mar 2009 17:40
Assunto: Re: [TEJO-AMERIKO] Re: MSN-Mesagxilo / Esperanto
mi bedaŭras ke oni miskomprenis la celo de la babilejo.

Se iu komencanto demandas al mi : "kie mi povas babili interreto", mi
diros al tiu persono : vizitu lernu.net

tio jam estas tre bone. Sed se iu asocio volas ret-diskuti, aŭ grupeto
da homoj volas interŝanĝi, kiel ŝajnas esti emo nun en tejo-ameriko,
kion oni diras al ili ? Instalu MSN-on aŭ IRC sur vian komputilon,
depende de la prefero de la babilad-estro ? Kion se oni volas konservi
la tekstojn de la babilado ? Kion se oni volas ke eventuale homoj sciu
kien iri kiam okazas speciala tema babila evento en esperantujo ? Kiel
oni sciigos ilin ? Ĉu pere de dekoj da retlistoj ?

La ideo de fenestro.net estas provizi babilĉambrojn facile uzeblajn
por esperantistoj. Ĝi ne povas anstataŭi skajpon aŭ alian televokilan
aŭ televidan babiladon, sed estas laŭ mi utila ilo por skriba
babilado.

La babilejo de lernu estas utila por komencantoj, sed rapide oni
tediĝas ĉar ne estas temoj, kaj estas nur unu ĉambro.

mi esperas ke tio helpas. Kaj volonte respondas pliajn demandojn.

amike salutas,
boriso

2009/3/5 Ĥod <rodrigo....@gmail.com>:


    Responder ao autor    Encaminhar  
É necessário Acessar antes de postar mensagens.
Para postar uma mensagem você precisa primeiro participar deste grupo.
Atualize seu apelido na página de configurações da inscrição antes de postar.
Você não tem a permissão necessária para postar.
Ĥod  
Ver perfil   Traduzir para Traduzido (ver original)
 Mais opções 5 mar, 17:54
De: Ĥod <rodrigo....@gmail.com>
Data: Thu, 5 Mar 2009 16:54:29 -0400
Local: Qui 5 mar 2009 17:54
Assunto: Re: [TEJO-AMERIKO] Re: MSN-Mesagxilo / Esperanto

2009/3/5 Boris-Antoine Legault <boris.lega...@gmail.com>

Miopinie, vi pravas, kaj ĝi taŭgas por nia tujaj necesoj, eble eĉ por
venontaj necesoj. Kvankam mi ankoraŭ ne bone komprenis la funkciecon, mi
certas ke tio miskompreno malaperos dum la uzado. Tial ekde nun, mi estos
tie - almenaŭ ĉe TEJO-Ameriko - tiel ofte kiel eble.

Dankon kaj gratulon, Boris! Eble, kadre de la brazila junulara movado ni
ekuzu ĝin por niaj venontaj retkunsidoj (almenaŭ tion mi proponos, ehe).

--
Verdajn brakumojn el la plej verda loko de la tuta mondo,

Sammondane,
Ĥod


    Responder ao autor    Encaminhar  
É necessário Acessar antes de postar mensagens.
Para postar uma mensagem você precisa primeiro participar deste grupo.
Atualize seu apelido na página de configurações da inscrição antes de postar.
Você não tem a permissão necessária para postar.
Boris-Antoine Legault  
Ver perfil   Traduzir para Traduzido (ver original)
 Mais opções 5 mar, 18:17
De: Boris-Antoine Legault <boris.lega...@gmail.com>
Data: Thu, 5 Mar 2009 16:17:03 -0500
Local: Qui 5 mar 2009 18:17
Assunto: Re: [TEJO-AMERIKO] Re: MSN-Mesagxilo / Esperanto
saluton !

> Dankegon, Boris!

> Miopinie, vi pravas, kaj ĝi taŭgas por nia tujaj necesoj, eble eĉ por
> venontaj necesoj. Kvankam mi ankoraŭ ne bone komprenis la funkciecon, mi
> certas ke tio miskompreno malaperos dum la uzado. Tial ekde nun, mi estos
> tie - almenaŭ ĉe TEJO-Ameriko - tiel ofte kiel eble.

vidu. La ideo estas ke vi iru al la babilejo nur kiam io okazas. Ne
estas kiel MSN vi povas sciiĝi kiam estas novaj uzantoj. Per reta
babilejo, oni interkonsentu pri tempo por babili kaj oni ĉiuj iru al
la retejo. Ekzemple, oni diru : morgaŭ je la 18horo, brazila tempo
ĉiuj estas bonvenaj por tutlanda BEJO-a diskuto. Aŭ, oni interkonsentu
ke ĉiu-vespere dum IJK, unu aŭ kelkaj IJK-anoj sidu antaŭ la
komputilon por diskuti kun tutmondaj junuloj kiuj ne povis partopreni.
Aŭ, sabate je la 14a, horo de nederlando, nia prezidanto okazigas
retan informsesion pri UEA, ktp.

Se eventuale tiu ilo iĝas populara, jes povus esti ke ĉiam estas homoj
tie, kaj tiuokaze jes estus interese viziti la ejon. Sed mi ne kredas
ke tia situacio okazos antaŭ almenaŭ 1-2 jaroj (eble pli).

Nun mi nur lasis unu ĉambron en fenestro.net, por ke pli facile vi
povu uzi la ilon sen konfuziĝi. Mi esperas ke iom post iom, la tuto
estos pli klara, kaj tiam oni povus aldoni pliajn kapablojn al la
retejo.


    Responder ao autor    Encaminhar  
É necessário Acessar antes de postar mensagens.
Para postar uma mensagem você precisa primeiro participar deste grupo.
Atualize seu apelido na página de configurações da inscrição antes de postar.
Você não tem a permissão necessária para postar.
Fim das mensagens
« Voltar às Discussões « Tópico recente     Tópico antigo »

Grupos do Google - Página inicial do Google - Termos de Uso - Política de Privacidade
©2009 Google