Karaj membroj de ANEB,
Dum la kongreso okazos la renovigo de la estraro de ANEB kaj
de ĝiaj sekcioj (JEBUO: Junulara Esperantista Burunda Organizo, BIS: Burunda
ILEI Sekcio, kaj Sekcio de MELS). Okazos ankaŭ starigo de aliaj sekcioj
kiel skolta sekcio, SAT-sekcio....
Pro tio, ni oficiale invitas vin kandidatiĝi por diversaj postenoj en la
estraro de ANEB (Prezidanto, Sekretario, kasisto) kaj ankaŭ en tiuj sekcioj.
Kandidatoj devas disponigi al ANEB jenajn dokumentojn antaŭ la 20-an de
Junio 2009 je la 18-a horo.
Por la estraro de *ANEB*:
- Diplomo de Esperanto
- Rakonteto pri si kaj sia aktiveco en la movado
- Diplomo de la mezgrada lernejo
- Fotokopio de la membrokarto de ANEB
- Letero kiu diras je kiu posteno oni kandidatiĝas kaj la motivon
Mi profitas la okazon peti al ĉiuj kluboj disponigi al ni nomojn de 2
aktivaj klubanoj, kiuj enirus la komitaton de ANEB.
Por *JEBUO *(kandidato devas esti malpli ol 27-jara):
- motiviga letero kaj eta rakonto pri si kaj sia aktiveco
- membrokarto de ANEB
Por *BIS* ( instruanto de Esperanto ekde 2007):
- motiviga letero kaj eta rakonto pri si kaj s aktiveco
- membrokarto de ANEB
- diplomo de Esperanto( instrukapablo)
Sekcio de *MELS *(devas esti sportemulo)
- motiviga letero kaj eta rakonto pri si
- membrokarto de ANEB
NB: Por la postenoj de Prezidanto kaj Sekretario, kandidatoj devas havi
retaliron.
*SABIYUMVA
Jérémie*
Ĝenerala
Sekretario
SABIYUMVA Jérémie
BP:170 RUMONGE
BURUNDI
Posxtelefono (+257)77733052
Hejma: +257 29 555 390(de la 22 gxis la 7-a matene: GMT+2)