> La 4-an de marto 2009 okazis disdonado de diplomoj al personoj, kiuj sekvis
> la kurson de Johano, precipe instrukapablontoj. Cxi personoj ne ricevis
> siajn diplomojn post la kurso pro la fakto ke diplomoj ne estis pretaj; kaj
> Johano promesis ilin sendi de Nederlando.
> Entute 23 instrukapablontoj kaj progresintoj ricevis diplomojn, kaj cxi
> ceremonion partoprenis S-ro Jérémie SABIYUMVA (Gxenerala Sekretario de ANEB)
> el Bujumbura, NTAHONSIGAYE Asani el Rumonge, MUGABARANOGA
> Leopold(vicprezidento de ANEB) el Rumonge kaj BAHTI Pamphile, prezidento de
> la centrurbo. Cxi personoj, antaux ol disdoni la diplomojn donis
> konsilojn al tiuj fresxbakitaj esperantistoj. Léopoldo kuragxigis ilin
> kaj petis al ili dauxre lerni kaj partopreni en diversaj arangxoj de
> Esperanto en la regiono, kaj ecx helpi en la disvastigado de cxi lingvo. Jérémie
> ankaux donis al ili preskaux samajn konsilojn kaj aldonis ion pri TEJO
> (petis al esperantistoj de Burundo verki artikolojn por kontakto kaj tejo
> tutmonde) kaj la kongreso, kiu okazos en julio. Li petis al ili aligxi
> multnombre kaj preparigxi por montri al aliaj siajn talentojn. Li ne
> forgesis memorigi al ili ke dum la kongreso okazos vocxdonado por la nava
> estraro de ANEB kaj gxiaj diversaj sekcioj, kaj nur vocxdonos regulaj
> membroj de ANEB. Al junuloj, li petis preparigxi por la vocxdonado de la
> nova estraro de JEBUO (Junulara Esperantista Burunda Organizo) kaj
> multnombre kandidatigxi por ke ili estu elektitaj. Li memorigis al ili ke
> necesas frue scii multon pri la organizado aux gvidado de la Asocio, cxar
> estas ili, kiuj, en la estonteco gvidos la nacian asocion.
> NTAHONSIGAYE Asani liaflanke plu petis al partoprenintoj partopreni en la
> konkurso de UEA.
> Pamphile(kiu zorgas pri kluboj de Burundo) diris al tiuj novdiplomitaj ke
> ne suficxas gardi diplomojn en sxrankoj, sed pli bone estas starigi klubojn
> kaj ekinstrui, cxar instruante oni lernas.
> MUGABO disdonis diplomojn kaj poste, okazis denove konsiloj kaj kuragxigoj.
> Ni esperas ke niaj novaj instruistoj estos fruktodonaj al nia agado.
> Gilbert NIYUKURI