Karaj,
Mi esperas ke vi ĉiuj bonege fartas. Multaj junuloj interesiĝas pri
korespondado tuj post la lernado de Esperanto sed ŝajnas ke multaj ne
komprenas la celon de la korespondado (esperantkadre). Laŭ la PLENA VORTARO
DE ESPERANTO KUN SUPLEMENTO korespondi signifas „rilati al iu per
interŝanĝo de leteroj“.
Oni korespondas por plialtigi sian lingvokonon, koni alies kulturon kaj
vivmanieron, koni aliajn landojn… Oni ne celas havi monon aŭ edz(in)on.
Mi tion diras ĉar mi jam ricevis plendojn de kelkaj personoj el diversaj
landoj kaj kontinentoj ke kelkaj afrikaj esperantistoj altrudas siajn
korespondantojn per monpetado kaj aliaj eĉ proponas geedziĝon. Bonvolu
pripensi kion vi skribu al viaj korespondantoj, ne embarasu viajn
korespondantojn per tiaj agoj.
Mi profitas la okazon peti al ĉiuj junuloj(kiuj instruas esperanton al
aliaj) kaj al ĉiuj esperanto-instruantoj meti en siajn instruprogramojn,
eron pri kiel siaj lernantoj rilatu kun siaj korespondantoj (pri bona
korespondado.)
Esperante bonan korespondadon, mi antaŭdankas vin.