Estimata S-ro Germain Pirlot,
jen respondo pri nia kurso en la Federacia Universitato de Cearao -
Brazilo:
a) Institucio: Federacia Universitato de Cearao
Adreso: Caixa Postal 12196 - CEP 60020-970 - Fortaleza - CE - Brasil
b) Kursgvidanto (kaj konordiganto): José Leite de Oliveira Junior
(Jozefo
Lejcx)
Privata adreso: Rua José Vilar de Andrade, 2000 ap. 102-D - CEP
60833-960
- Fortaleza - Ceará - Brasil
Posxta adreso: Caixa Postal 12196 - CEP 60020-970 - Fortaleza - CE -
Brasil
Retadreso: espera...@ufc.br
Noto 1: kursgvidanto pagata - funkciulo, efektiva profesoro de tiu
publika
universitato.
Noto 2: krom la kunordiganto, ankaux gvidas kursojn pliaj kvin
instruistoj
- (1) Adelson Sobrinho (pagata efektiva instruisto de la
universitato),
(2) Paulo Sérgio Fernandes Félix (studento, ricevas stipendion), (3)
Ronaldo Negromonte (volontulo - Cearaa Esperanto-Asocio), (4) Wagner
Coelho (volontulo - Cearaa Esperanto-Asocio) kaj (5) José Roberto
Alves
Albuquerque (volontulo - Cearaa Esperanto-Asocio).
c) Kurso de Esperanto de Federacia Universitato de Cearao ekzistas
ekde
1966 kaj funkcias en la kadro de la Gxeneralaj Fremdaj Kulturaj Domoj.
Temas pri malfermita kurso al la publiko ekster la universitato, tamen
gxi
rajtigas al la studentoj kalkuli gxin kiel kromajn studpoentojn.
Ĉiusemestre malfermiĝas enskriboj por la 60-hora klascxambra aux reta
kursoj, ambaux oficialaj kaj senpagaj. Eblas kursi de unu gxis kvar
semestroj laux du niveloj: unua - kurso pri Esperanto (gramatiko); dua
-
kultura kurso per Esperanto (dusxtupa metodika propono de Dennis
Keefe /
IPR08/2, pagxoj 4-10). La reta kurso estas unusemestra 60-a kurso. Por
ricevi semestran atestilon, la lernant(in)o devas cxeesti minimume 75%
el
la 60 horoj kaj atingi almenaux 50% el poentoj de la ekzamenoj.
Informoj kaj matrikuloj: espera...@ufc.br - informpagxo: www.esperanto.ufc.br
Samideane,
Jozefo Lejcx
On 2 nov, 18:12, Renato Corsetti <renato.corse...@gmail.com> wrote:
> Germain Pirlot ha scritto:
> > Karaj Gekolegoj,
> > Jen *RE*alvoko rilate al mia kompilado pri E-kursoj OFICIALE
> > organizataj en universitatoj kaj altlernejoj.
> > Bonvolu atendi pri la fakto ke la * limdato * por respondoj estos *la
> > 15-a de decembro* . Do, ne tro prokrastu vian reagon; antau'dankon ...
> > kaj ankau' pro eventuala diskonigo.
> > Se vi gvidas tian kurson, mi esperas ke denove vi konsentos informi
> > pri ghi lau' la "tradicia" skemo :
> > - *a)* univ. au' sup.inst. + adreso, nacilingve lau' latina alfabeto
> > - *b)* kursgvid. + privata adreso, poshta kaj reta - /P/ la kursgvid.
> > estas pagata
> > - *c)* mallonga priskribo - h/sem : horoj/semajne - s. : sume.
> > kun ekzameno, studunuoj, atestilo.
> > La lasta listo (jan. 2008) konsulteblas che :
> > * < * *http://uea.org/agadoj/instruado/universitatoj.html** > *
> > * *
> > < *http://www.esperanto-sat.info/article1095.html** >
> > *
> > Kore kaj kolege via,
> > Germain PIRLOT, <gpir...@esperanto.org>
> > ==========
> > *Dankegon al la gekolegoj, kiuj, ghis nun, jam afable reagis !!!*
> > Brazilo
> > - *Alfenas* (Minas Gerais) / Federala Universitato
> > - *Campinas *(S o Paulo) */ *Pontifika* *Universitato Katolika de
> > Campinas
> > Chekio
> > * - Brno / *Pedagogia Fakultato de Masaryk-Universitato
> > Francio :
> > - * Mulhouse / ** *Universitato de Alta Alzaco
> > Germanio
> > - * M nster / * Universitato
> > Italio
> > - *Milano /* Universitato de Milano
> > Kongo Dem.Res.
> > - *Rutshuru *(Nord-Kivu) / Universitato de la Grandaj Lagoj
> > Korea Resp.
> > - *Iksan /* Universitato Wonkwang
> > - *Jukjeon/Chonan /** *Universitato* *Dankook
> > - *Seoul/Yongin /* Universitato Korea Fremdlingva
> > Rusio
> > - *Kazan /** *Kazana Shtata Universitato
> > - *Tagil /** *Pegagogia Akademio
> > Svedio
> > - *Stockholm */ Universitato, Instituto pri lingvistiko
> > Venezuelo
> > - *Bolivar /** *Universitato
> > =======================
> > Universitatoj por la tria agho :
> > Germanio / *M nster / *Universitato, Instituto por Ghenerala Lingvistiko /