Koran dankon, Leite Jr.
Tre bone reprezentata mi sentas per via inspiroplena poezio.
Amike,
Paulo Nascentes
*******************************
2009/7/20 jozefolejte <jozefole...@gmail.com>
> SONETO MEMORE DE
> SYLLA CHAVES
> Poeton ni omaĝu poezie,
> Ĉar vorto vere belas ĝuste tie,
> Kie muzoj troviĝas kaj la gloro
> Eterne cizeliĝas sur la oro.
> Poeto Sylla Chaves, vi ĉeestas
> Alian dimension, kie festas
> La pacaj batalantoj antaŭ Dio,
> Al Kiu preĝas nun Esperantio.
> Nun restas tie ĉi nia sopiro
> Kaj tamen ĉe ni kreskas la inspiro
> El via vigla verko, verda flamo.
> Adiaŭ nun ni diras, kara Sylla,
> Kaj ĉiam zorgu ni pri via brila
> Ekzemplo de espero kaj de amo.
> 44-a BKE – Juiz de Fora
> Leite Jr. nome de la Brazila Esperantistaro.